Lasu min paroli plu! - Piron Claude. Страница 7
6. La ulo, kiu ne plu pensas
Pri kio mi pensas, li demandis. Cu vi audis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazau mi scius, pri kio mi pensas. Cu mi vere pensis ion? Cu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne sajnas al mi prava.
Mi perdis la forton pensi antau multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas».
Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankau aliaj viroj kaj virinoj, ankau aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankau multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili sajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazau ili pensus. Nur agas kvazau ; cu vi komprenas?
Mi scias. Antau iom da tempo, ankau mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi versajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej versajne ideojn mi havas.
Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, cu ili ekzistas. Versajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.
Cu vi audis pri Kartezio [3] ? Li estis granda profesoro antau multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi audas. Mi audas, do mi estas. Mi audas, do mi ekzistas.
«Cu esti, cu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antau la demando «cu esti, cu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.
«Mi audas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi audas. Mi audas tre bone. Mi havas tre bonan audpovon. Fakte, mi audis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne audas, cu ne? Sed mi audas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazau vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi audas vin. Mia audo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi audas aferojn, kiujn mi devus ne audi. Jes, mi audas vere tre bone.
Same pri mia vidpovo: mi ankau vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj audo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, cu vi komprenas?
Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, cu ne? — mi perdas gin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta [4] .
Verdire, sajni forta estas ankorau pli bone, en la nuna mondo, sajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi sajnas forta, oni timas vin, kvazau vi estus forta. Se vi estas forta, sed sajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.
Cu vi audis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi gin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «cu esti, cu ne esti», «cu mi pensas, kaj do ekzistas? cu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, cu vi ekzistas. Diskutu gin do, sed ne kun mi.
Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, cu vi pensas, cu vi ne pensas, cu vi pensas prave, cu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kasi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poso, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!
3
Kartezio = Descartes.
4
En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.