Magiisto de Smeralda Urbo - Volkov Aleksandr. Страница 5
"Tiu bubo bone timigos la kornikojn", — diris la farmisto.
"Nomu gin Timigulo!" — konsilis la gasto, kaj la mastro konsentis.
La infanoj de la farmisto gaje ekkriis: "Timigulo! Timigulo! Timigu la kornikojn!"
Oni min portis sur la kampon, trapikis per la stango kaj lasis min sola. Estis enue pendi, tamen mi ne povis degrimpi. Hierau la birdoj timis min, sed hodiau jam alkutimigis. Tiam mi konatigis kun la bona korniko, kiu rakontis al mi pri cerbo. Estus tre bone, se Gudvin donus al mi gin…
— Mi opinias, ke li helpos al vi, — vigligis lin Elli.
— Jes, jes! Tre maloportune estas senti sin stultulo, kiam ec kornikoj mokas pri vi.
— Ni iru! — diris Elli, levis sin kaj donis la korbeton al Timigulo.
Vespere la vojagantoj eniris grandan arbaron. La brancoj de la arboj malsuprenigis kaj baris la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La suno subiris kaj farigis tute mallume.
— Se vi ekvidos dometon, kie ni povus pasigi la nokton, diru al mi, — petis Elli per dormema voco. - Estas tre maloportune kaj timige iri en mallumo.
Baldau Timigulo ekstaris.
— Mi vidas dekstre malgrandan kabanon. Cu ni iru tien?
— Jes, jes! — respondis Elli. - Mi tiel lacigis!..
Ili turnis sin de la vojo kaj baldau atingis la kabanon. Elli trovis en angulo liton el musko kaj seka herbo kaj tuj ekdormis, brakuminte Totocjon. Sed Timigulo sidis sur la sojlo kaj gardis la kvieton de la kabanlogantoj.
Okazis, ke Timigulo gardis ne vane. Nokte iu besto kun blankaj strioj sur la dorso kaj nigra porka muzeleto provis penetri en la kabanon. Versajne, gin allogis la odoro de la mangajoj el la korbo de Elli, sed Timigulo opiniis, ke al Elli minacis granda dangero.
Li kasis sin kaj permesis al la malamiko veni al la pordo (la malamiko estis juna melo, sed tion Timigulo certe ne sciis). Kiam la meleto jam sovis sian scivoleman nazon en la pordon, flarante agrablan odoron, Timigulo vipis per vergo gian grasan dorson.
La meleto ekgemis, jetis sin en la arbardensejon kaj longe audigis gia ofendiga jelpo…
La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam lacigis kaj neniam volis dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon.