Naski?o de la Rustimuna ?talrato - Harrison Harry. Страница 36
— Ĉu vi helpos min?
Lia rideto montris nigrajn, rompitajn dentojn.
— Ne helpos batali. Avertos vin, tamen, se vi ne batos nin, kiel li.
— Ne estos batado. Ĉu vi ĉiuj helpos?
Ĉiuj kapjesis.
— Bone. Do via unua tasko estas elpuŝi la antaŭan puŝiston el la ĉaro. Mi ne deziras esti tro proksime, kiam li vekiĝos.
Ili plenumis la taskon entuziasme, kaj aldonis kelkajn piedbatojn propravole.
— Dankon, Jim. Mi alte taksas la helpon, — La Kuriero diris. — Mi pensis ja, ke vi devos batali kontraŭ li pli-malpli baldaŭ, do kial ne frue, kun mi mem kiel malatentigilo? Kaj nia suprengrimpado en la socio ĵus komenciĝis, ĉar vi jam elgrimpis el la kategorio de simplaj sklavoj. Suferantaj satelitoj! Kio estas tio?
Mi rigardis, kien li montris, kaj miaj okuloj same rondiĝis kiel liaj. Estis iaspeca maŝino, tio evidentiĝis. Ĝi proksimiĝis al ni malrapide, klake kaj bate, kaj eligante fumon. La stiristo turnis ĝin antaŭ la ĉaron, kaj helpanto elsaltis kaj kunligis ilin. Ekskuiĝis, kaj ni malrapide ekveturis.
— Rigardu atente, Jim, kaj memoru, — li diris. — Vi vidas ion el la komenco de teknologio, delonge forgesitan kaj perditan en la nebulo de la tempo. Tiu teraŭto funkcias per vaporo . Ĝi estas vaporaŭto, mi ĵuras je mia vivo. Ha, mi ekpensas, ke mi ĝuos ĉi tie.
Mi ne estis tiel ravita de novŝtonepoka maŝinaro kiel li. Miaj pensoj plu restis ĉe la eksigita brutulo kaj ĉe kio okazos, kiam li atakos min. Mi devis lerni pli pri la bazaj reguloj, kaj rapide. Mi iris malantaŭen al la aliaj sklavoj, sed antaŭ ol mi povus ekbabili, ni klakadis sur ponto kaj tra pordego en alta muro. La stiristo de nia vaporĉaro haltigis ĝin kaj kriis:
— Malŝarĝu tiujn ĉi.
Kiel nova puŝisto, mi voktis sed malmulte helpis. La lasta kesto ĵus alteriĝis, kiam unu el la sklavoj vokis al mi:
— Li venas nun, tra la pordego malantaŭ vi!
Mi turnis min rapide. Li pravis. Jen staris la ekspuŝisto, gratita kaj sangokovrita, kaj ruĝvizaĝa pro furiozo.
Li atakis muĝante.